Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Rozarbeto de la amo

Rozarbeto de la amo...
Mi en ĝia ombro kuŝas,
bonodoraj rozpetaloj
fale mian frunton tuŝas.

Najtingalo de la amo
trilas super mi dolĉkante,
ĉiuvoĉe dian sonĝon
el l' animo elsorĉante.

El la glaso de la amo
sorbas mi kun plezursento,
dolĉas, pli ol el alia
la miel', el ĝi turmento.

Blankaj nuboj de la amo
per venteto al mi glitas;
ŝajnas, ke min trup' de mildaj
anĝeletoj nun vizitas.

Luna lumo de la amo
min per ortalaro vestas,
kiu, kaŝas, forgesigas,
kia malriĉul' mi estas.